-
Daniel 1
- 1 En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.
- 2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
- 3 Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
- 4 knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean.
- 5 Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo.
- 6 El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja.
- 7 La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego.
- 8 Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.
- 9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro.
- 10 Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo.
- 11 Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan:
- 12 Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon;
- 13 poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos.
- 14 Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.
- 15 Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo.
- 16 Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.
- 17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj.
- 18 Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
- 19 La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo.
- 20 Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.
- 21 Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.