-
Kantado de la Kantoj 3
- 1 Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
- 2 Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
- 3 La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
- 4 Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
- 5 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
- 6 Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per ĉiaj pudroj de la parfumisto?
- 7 Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin El la fortuloj de Izrael,
- 8 Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.
- 9 Edziĝan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la reĝo Salomono.
- 10 Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento, La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.
- 11 Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto, En la tago de la ĝojo de lia koro.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.